(1)
Kun la gitar’ anonimul’
Sur trotuar’ en pluvnebul’
Kanzonon kantis kantis plu
Kaj la kompanoj eĥis pli kun ĝu’
Majorana, vi bela gem’
Majorana, floras ekprintemp’
Majorana, soldatis mi
Sed ja hodiaŭ venas re al vi
(2)
Vi diris ke atendos vi
Mi diris ke revenos mi
Mi iris nur adoleskant’
Revenas nun virvira esperant’
Majorana, vi bela gem’
Majorana, jen promesoten’
Majorana, soldatis mi
Sed ja hodiaŭ venas re al vi
(3)
Forestis mi dum jaroj dek
Ŝanĝiĝis ĉio laŭ aspekt’
Nenion hom’ pro malsamstat’
Rekonas krom ĉielon super strat’
Majorana, vi bela gem’
Majorana, fuĝas la printemp’
Majorana, mi scias jam :
Revenos ne plu la perdita am’ !
(4)
Nun for gitar’, anonimul’,
Sveninta par’ en pluvnebul’,
Kompanoj jam do iris dis-
portante am-kanzonon por la ĝis’.
Majorana, vi bela gem’
Majorana, floras ekprintemp’
La la lala la, la la la…
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017