Vous êtes ici : Accueil > Novaĵoj
Par : Yannick
Publié : 16a januaro 2017

Nova venonta kunkantado

. ĈIELIRA KUNKANTADO : ESPERANTO 79 INVITAS VIN ! .

JPEG - 82.9 kb
La fortikaĵoj de Parthenay

Esperanto 79 organizas kvartagan staĝon dum la Ĉielira semajnfino, t.e. de ĵaŭdo, la 25a ĝis dimanĉo la 28a de majo 2017, en Le Retail, Parthenay kaj Secondigny (79)

  • Ni kunkantos en esperanto kun La Kompanoj kaj kun loka koruso.
  • Ni malkovros tiun legendan regionon okaze de diversaj promenoj kaj vizitoj.
  • Samtempe okazos inicado al la lingvo Esperanto por komencantoj.

Malkovru la kompletan programon (en la franca) de la staĝo :

PDF - 63.9 kb
Elŝutu la programon

- 
Por rezervi, bonvolu elŝuti, plenigi kaj sendi la ĉikunan aliĝilon, nepre antaŭ la 24a de aprilo 2017, al :
Gilles DELORME-GUILLON, 10 rue Pasteur, 79200 PARTHENAY

aŭ rete al gilles-delorme@laposte.net aŭ al Esperanto79.asso@gmail.com

PDF - 93.3 kb
Elŝutu la aliĝilon

Telefone : 09 50 23 26 62 aŭ 06 87 27 57 73

Vidu la retejon de la asocio Esperanto 79

Artikoloj

  • Nova venonta kunkantado - Aŭgusto 2016

    . DUDEKJARA JUBILEO DE ESPERANTO VENDEE .
    Ĝi okazos sabaton, la 24an de septembro 2016, en La Roche sur Yon (85) Ni surstrate kantu francajn kanzonojn en esperanto kun La Kompanoj de la 14a ĝis la 16a horo Piedralio sur la stratoj de La Roche sur Yon de la 16a ĝis la 18a horo Libera vizito de la urbo je la 14a aŭ la 16a horo Retrospektiva projekciado pri historio de la asocio de la 16a ĝis la 20a30 Jubilea bufedo de la 18a30 ĝis la 20a horo Koncerto "La Kompanoj kantas Jacques Brel en (...)

  • Venonta kunkantado - Majo 2016

    De la 13a ĝis la 16a de julio 2016 okazos la eŭropaj renkontiĝoj en Châtillon/Indre, urbeto de 2700 loĝantoj situanta 45 km-ojn norde de Chateauroux sur la vojo al Tours.
    Jam de 6 jaroj, por iniciati amikecon inter popoloj, la urbo gastigas ĉirkaŭ sia kastelo okaze de la 14-de-julia semajnfino pli ol 200 junuloj el 18 eŭropaj landoj. Tiuj renkontiĝoj estas organizitaj, sabate, ĉirkaŭ eŭropa bazaro kun spektakloj de dancoj, muzikoj, kantoj, ludoj... Lingvoj kompreneble estas grava temo dum tiuj (...)

  • Anoncoj - Novembro 2014

    Baldaŭaj kunkantadoj
    Organizintoj / partoprenintoj de tiuj staĝoj, bonvolu sendi viajn raportojn kaj fotojn ! Dankon.
    Restas nur unu ebleco por kunkanti prepare al la Lilla UK :
    . Sabaton la 11an kaj dimanĉon la 12an de julio 2015 en Artigues-près-Bordeaux (33)
    Tio estos nia lasta provludo de la sursceneja spektaklo "Brel inter la gigantoj" antaŭ la UK. Nepre ne maltrafu ĝin, se vi intencas partopreni en la spektaklo ! Ĉiujn informojn kaj precizigojn vi trovos en la ĉi apudaj (...)