Refreno :
Ĉe l’ nord’, estis mina mond’ ;
La grund’ estis karba font’ ;
Ĉiel’ estis horizont’ ;
Homar’ nur minista rond’.
(1)
Fenestroj en simil’ viciĝis sur la strat’ ;
Pro pluvo gutis lernosak’.
Post labor’ tiel brilis blu’ en patrokul’,
Ke ŝajnis ĝi ĉielspegul’.
Mi lernis hejme pli, kun vang’ ĉe lia brak’ ;
Fieris li pro mia fak’.
Li estis sindonema kiel homoj ĉi,
Kaj dank’ al li mi estas mi.
Refreno
(2)
Jen mia infanaĝ’, feliĉis tiu temp’
Vapore el lavuja tremp’.
Mineja ŝutamas’ por mi fariĝis mont’,
De sur videblis kamparblond’ ;
Ministo estis patro kiel lia patr’,
Blankiĝis la patrina kap’.
Devenis ili de foseja origin’.
Mi dank’ al ili konas min.
Refreno
(3)
Kun glor’ en urbodom’ je tago de kermes’
Pendadis foto de Ĵores’.
Kaj ĉiu glas’ da vino ŝajnis rubenroz’
Kun bril’ sur fon’ de silikoz’ ;
Paroloj pri la strik’, pri eksplod’ pro grizu’,
Pri akcidentoj en la tru’.
Al ili kiel land’ ja plaĉis la meti’
Kun ili do komprenis mi :
Refreno
Ĉiel’ estis horizont’ ;
Homar’ nur minista rond’.
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017