La ĉi subaj kunkantadoj jam sukcese okazis :
.
Kunkantado kun akordiono. Ĉiu alportu ion por pikniki.
Kontakto : FaMo Tel. 06 63 74 07 54
.
Trejnado pri muzikakompanado. Tiu renkontiĝo estas pli specife por muzikistoj, tamen estas bezonata ankaŭ almenaŭ unu kantist(in)o.
Kontakto : Fransoazo NOIREAU Tel. 06 09 12 03 74
Iom pli da informoj kaj enskribiĝo : vidu tie ĉi.
.
Provkantado organizata de la Tuluzaj Esperantistaj Fervojistoj (T.E.F.)
Ĝi okazos en la Centro de la Entreprenkomitato de SNCF, rue Louis Plana.
Kontakto : André Mirc (TEF)
.
Kanto-tago organizata de la Esperanto-grupo de Angers.
Loko : Foyer Darwin, 3 rue Darwin, Angers
Kontakto : Laurent 02 41 20 19 40 / Ĵanik 02 41 27 30 33
.
Kanzono-staĝo kun la Natur-Amikoj
Kontakto de la organizantino : Maryvonne Rincent
. . . Sabaton 28an de marto
De la 10a ĝis la 18a : provkantado
. . . Dimanĉon 29an de marto
De la 9a30 ĝis la 12a : provkantado
.
Komuna staĝo kun Interkant’
El prezentomesaĝo de FaMo : "Do ja ni bezonas trejnadi muzike por la surstrata kunkantado. Mi antaŭvidis por tio la paskan semajnfinon en Greziljono kie Interkant’ organizas propran staĝon kun ĉirkaŭ 20 partoprenantoj ; ni do povus organizi ion tie samtempe. Ili ĉeestos Greziljonon de vendredo la 3a de aprilo je la 18a ĝis merkredo la 8a je la 16a. Ni povus restadi samtempe aŭ malpli longtempe laŭ via deziro. (…) Greziljono estas agrabla kaj ebligos ankaŭ trejnadi kun kerno da kantistoj kiu rolos kiel motoro por la ĉirkaŭa publiko en Lille kaj aliloke laŭeble poste. Cetere provludi apud Interkant’ donos eblecon al la du grupoj interŝanĝi spertojn, fortojn, ideojn, havi komunajn atelierojn…"
Kontaktoj : Manjo Clopeau kaj Ĵanik Huet
Vidu pli da detaloj kaj la aliĝilon sur la retejo de Greziljono.
.
De la 10a ĝis la 17a : provkantado en la Esperanto-muzeo de Gray
Kontakto : Roland Cuenot
Vespera animado dum la jarkunveno de AFCE (fervojistoj)
Kontaktoj : Monique Grall kaj Jocelyne Millanvoye
.
En Natura Centro "La Loutre", en Verneuil sur Vienne apud Limoges, ekde la 10a30.
La staĝokosto estas 50 €. Loĝado eblos ĉe limuziaj esperantistoj.
Kontakto : Isabelle Jacob
.
La Centre culturel Espéranto-Touraine organizas tagon de kunkantado, de la 9a30 ĝis la 17a, en Les Halles (place Gaston Paillhou), salono 120, 1a etaĝo.
La partopreno estas senpaga, tamen por bona organizo bonvolu anonci vian partoprenon.
Mem printu la partiturojn kaj/aŭ tekstojn el tiu ĉi retejo, aŭ indiku al la organizantoj, kiun printitan dokumenton vi deziras.
Necesas kunporti piknikon por la tagmanĝo.
.Kontaktoj : : Jacques k. Marie-France Gaumé 02 47 55 20 10 / 06 37 04 77 87
Centre culturel espéranto-touraine
.
Kontakto : Claude Nourmont
.
Diversaj interesaj vizitoj en la urbo. Provkantado de la "surstrataj" kanzonoj.
Je la 17a, okaze de la muzikfesto, publika kunkantado en la korto de Atelier Malicot, kun la Groupe Espérantiste du Maine kaj verŝajne kelkaj esperantistoj el Angers.
Kontakto : FaMo
Groupe Espérantiste du Maine
Helikpoŝte aŭ telefone : LEFORT Muriel - 10 route de Fontenay sur Vègre - 72350 Saint Ouen en Champagne
06 84 53 85 44 aŭ 06 63 74 07 54
.
Kanzono-tago en salono Romain Rolland (111 bulvardo Joliot-Curie)
Kontakto : Martine Freydier : 06 81 57 48 96
Sylvie Plantier : 06 72 55 76 02
Merkredon la 24an de Junio, en Fontaine en la rodanalpa regiono, okazis renkontiĝo por kanti.
Ses esperantistinoj plezure kunkantis gvidataj de Famo kaj lia akordiono. Pjero kaj lia gitaro akompanis. Sylvie gvidis la preparadon de la korpoj kaj voĉoj. Claude alportis kelkajn rimarkojn pri iuj esprimoj. Esperanto 38 donacis la trinkaĵojn kaj la kukojn.
Matene ni ĉefe laboris pri la surscenaj kanzonoj. Post la tagmanĝo preparita de Marie-Sylvie, Isabelle, Monique, Elisabeth et Martine, ni (...)
La staĝo de La Kompanoj, prepare al la artaj programeroj de la Lilla UK, kunigis pli-malpli 18 partoprenantojn.
Sabaton matene, la staĝantoj okupis la t.n. « teatron » de la centro, kaj, post voĉ-trejnado gvidata de FaMo, provkantis plurajn kanzonojn de la programo, ĉefe tiujn, kiujn ni prezentos okaze de la sursceneja spektaklo de la Nacia Vespero. Nin akompanis muzikistoj : FaMo kun la akordiono, Bernardo kun la suzafono, kiu laŭte sonis en la malgranda salono, kaj Pjer kun la gitaro. Bernardo (...)
Sabaton, la 30an de Majo, la grupo de Tours havis la plezuron akcepti kantemulojn el Le Mans kaj Angers. Sub la gvidado de Famo kun sia akordiono, akompanata de Bernardo Legeay veninta el sudo de Francio kun sia edzino kaj sia suzafono, ĉiuj ĝoje kantis post kelkaj ekzercoj por sin malstreĉi kaj pretigi sian voĉon.
Tagmeze la tabloj kovriĝis per specialaĵoj preparitaj de la kuiremuloj. Post la tagmanĝo, ĉiuj rekomencis la kantotrejnadon.
Espereble, okaze de la Zamenhofa festo organizota de la (...)
Sabaton la 11an de aprilo en la mirinda esperanto-muzeo de Gray, La Kompanoj estis akceptitaj de Micheline, filino de Geo Junier (kreinto de la muzeo), kaj Rolando Cuenot.
La kunkantado okazis en bela ŝtona kelo sub la muzeo. Al la akordiono de FaMo, violono de Fransoazo, suzafono de Bernard, aldoniĝis gitaro de Annie kaj lastminute violono de Manon. Ĉi lasta profesie ludas en la simfonia Burgonja orkestro de Diĵono ! Kia regalo !
Krome trideko da kunkantantoj grupiĝis tie, kaj kelkaj ne (...)
Dum la semajnfino de la 18a kaj 19a de aprilo, ni retroviĝis, dudeko da fervoraj kantemuloj, por kune praktiki nian ŝatatan okupon. Nin gastigis la naturcentro La Loutre (La Lutro), kelkajn kilometrojn for de Limoĝo. Isabelle Jacob estis por ni ĉiuj nekomparebla gastigantino, kiu ĉion organizis por nia komforto kaj preparis luksajn-bongustegajn manĝojn.
FaMo kaj Marcelo kondukis tiun entuziasman grupon.
Por nin akompani estis, aldone al la akordiono de FaMo, la gitaro de Pjer, la violono de (...)
La 28an kaj 29an de marto, FaMo kaj Marcelo animis kanzonostaĝon en Ĉalono-en-Ĉampanio, responde al invito de la tieaj NaturAmikoj. Maryvonne Rincent kaj ŝiaj samgrupaninoj sukcesis grupigi dek-sep interesatojn, naturamikajn sed ne nur, eklernintajn esperanton antaŭ longe aŭ ne, spertajn pri kunkantado aŭ simple emajn al susurado kaŝite en grupo...
Sabaton de la 10a ĝis la 17a, en tre bela amika spirito, ĉiuj kunĝuis la malkovron de la esperanto-tekstoj.
Tiam vizitis nin loka ĵurnalisto kaj poste (...)
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017