(1)
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen kanzon’
Pri revad’, pri fantom’
Drive de Amsterdam’
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la dorm’
Kiel flaga ornam’
Laŭ la morna marbord’
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la mort’
Pro ebrio, pro dram’
Ĉe la lim’ de aŭror’
Sed
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen naskiĝ’
En varm-peĉa kondiĉ’
De langvor-ocean’
(2)
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la manĝ’
Glime brila fiŝaĵ’
Kun tre laŭta deklam’
Sub fortega dentar’
Krakmordiĝas fortun’
Malarkiĝas la lun’
Eĉ ronĝeblas la staj’
Kaj moruas odor’
En fritaĵo ĝis la kor’
Li per man’ petas pli
Ja por plua porci’
Li ekstaras kun rukt’
Kaj tempesta ekrid’
Post pantalon-rezip’
Nun elir’ al volupt’
(3)
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la danc’
Ĉe la ventr’ en balanc’
Ina ventro aŭ mam’
Li turniĝas en danc’
Kiel fuŝlampion’
Dum la akordion’
Sonas kun ŝir’ kaj ranc’
Jen tordita la kol’
Por la pli bona sent’
De rid’, de kapriol’,
Ĝis la fina silent’
Tiam per gesto grava
Per altranga mien’
Li kun ino batava
Iras al luma plen’
(4)
En haven’ Amsterdam’
De marist’ jen la drink’
Kaj la drink’, kaj redrink’
Kaj denova redrink’
Je l’ sano de la putin’
De Hamburg’, Amsterdam’
Aŭ de ajna haven’
Li do drinkas je dam
Je don’ ’de ŝia bela korp’
Don’ de ŝia virthonest’
Por monero el or’
Kaj li dum ebriec’
Prancas al la ĉiel’
Nazon viŝas en stel’
Pisas dum ploras mi
Pri la adultulin’
En haven’ Amsterdam’
En haven’ Amsterdam’
|
Partituro 1 tonalon pli alte
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo
2014-2019 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous
SPIP 3.0.17 [21515]
et utilise le squelette
EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017