De l’ Meduzfloso tiu ŝip’
Famigu tion en haven’
En ĉiu haven’.
Navigis ĝi sen avatar’
Kviete sur la granda mar’,
Nomiĝis Tuj La Kompanar’ !
Tuj La Kompanar’ !
Deviz’ : "Fluktŭat nek mergitur’"
Ne estis nur literatur’,
Malplaĉu al la perfidul’,
Al la perfidul’.
Matrosoj kaj la kapitan’
Ne estis fiaĉula klan’
Sed vera samideanar’,
Samideanar’ !
Inklinis ili ne al luks’
Nek estis Kastor’ kaj Poluks’
Nek el Sodomo kaj Gomor’
Sodom’ kaj Gomor’,
Ne similec’ al simpati’
Inter Montenj’ kaj Boesi’,
Nur amuziĝo jen la far’
De La Kompanar’.
En ĝi troviĝis ne anĝel’
Konanta pri la dia cel’,
Nur amikeco en fanfar’,
Nur am’ sen kompar’,
Ĵan’, Pier’, Pol’ kaj kompani’
Jen ĝia nura litani’
Kaj ĝiaj kredo kaj deklar’,
Jen La Kompanar’ !
Se ekblovegis la tempest’,
Stariĝis tuj la amikec’,
Ĝi rolis kiel markompas’,
Samkiel kompas’.
Se ekminacis la danĝer’
Kaj ŝanceliĝis la esper’,
Ekvelis for de la koŝmar’
Tuj La Kompanar’.
Je l’ rendevu’ de l’ amikec’
Maloftis ies neĉeest’,
Kunulo mankis sur ferdek’,
Nur pro mortopek’,
Sed poreterne en la mar’
Malplena truo restis ĉar
Li mankis plue jar’ post jar’
En La Kompanar’.
Multegajn ŝipojn konis mi
Sed pri nur unu fidas mi
Velanta en tutsolidar’,
En tutsolidar’ !
Navigis ĝi sen avatar’
Kviete sur la granda mar’,
Nomiĝis Tuj La Kompanar’ !
Tuj La Kompanar’ !
(muzika enkonduko kaj lasta strofo denove)
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017