Vous êtes ici : Accueil > Dosierujo
Par : Yannick
Publié : 3a junio 2015

Elŝutejo

En ĉiu el la 18 kanzonpaĝoj vi povas elŝuti individue, t.e. "horizontale", po 6 diversajn dokumentojn.

En ĉi paĝo eblas elpreni per unu nura elŝuto, "vertikale", la 18 dokumentojn de ĉiu kategorio pakitajn en po unu dosiero. Kompreneble necesas uzi pakilsoftvaron, kiel IZArc aŭ WinZip por malpaki ilin.

Krom la 6 kategorioj individue elŝuteblaj en la kanzonpaĝoj, vi trovos ĉi sube 7an kategorion : ĉar kelkaj komputiloj ne kapablas legi midi-dokumentojn, ni konvertis ilin en MP3-dosierojn. Notu, ke ja temas pri la samaj midi-muzikoj, sed en MP3-formato, do multe pli pezaj.

Atentu, ke kelkaj el tiuj densigitaj dosieroj estas ege pezaj, do postulas sufiĉe longan tempon por elŝuti...

Zip - 1.8 Mb
La 18 kanzontekstoj
Zip - 6.2 Mb
La 18 partituroj
Zip - 15.6 kb
La 18 midi-muzikdosieroj
Zip - 56.2 Mb
La 18 MP3 registraĵoj
PDF - 195.6 kb
La 18 tekstoj kun ritmindikoj
Zip - 952.7 kb
La 18 partituroj por muzikiloj en Bb (si bemolo)
Zip - 54.6 Mb
La 18 Midi-muzikoj per MP3 dosieroj
ATENTU ! tiuj dosieroj
inkluzivas nur la 18 kanzo-
nojn de la Lilla projekto.
Por la novaj aŭ modifitaj
kanzonoj, vidu ties spe-
cifajn paĝojn
.