Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > Volas mi
Par : Yannick
Publié : 20a decembro 2014

Volas mi

VOLAS MI (Je veux) _ Teksto de K.Soltani, muziko de T.Solanilla kaj K.Soltani _ Interpretistino : Zaz _ Traduko de Marcelo Redulez'

PDF - 69.3 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

(1)
Ĉambron en hotelo Ritz...Ne volas mi
Orjuvelojn de Ŝanel’...Ne volas mi
Limuzinaŭtegon, ĉu ?...Fuŝambici’
Pa pa la pa pa pa la
Servistar’ je mia cel’...Por kio do ?
Belkastel’ en Neŭŝatel’...Ne dankon tro !
Nur por mi la tur’ Efel’...Por kio do ?
Pa pa la pa pa pa la

PDF - 78.5 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

Refreno
Por mi valoras am’, ĝoj’ kaj bonhumor’ !
Ne feliĉos mi dank’al via or’
Forpasu mi kun plej bona kor’
Pa pa la pa pa pa la
Liberon mian kune malkovru ni
Forgesu tuj misjuĝojn fi !
Bonvenu vi en mia medi’

Midi - 5.6 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

(2)
Naŭzas min la bonkondut’...Jen tro por mi
Voras mi kun rukta glut’...Jen mi sen pli
Laŭtas mia ver-perkut’...Pardonu min
Pa pa la pa pa pa la
El hipokritecohont’...Mi fuĝas ja
Tedas min klopoda tromp’...Fin’ de l’ saga’
Ĉiel mi ‘stas sen rankor’...Jen mi, sed ba !
Pa pa la pa pa pa la

Refreno, muzika improvizado kaj denove refreno 2foje

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 78.6 kb
Volas mi
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 116.9 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 3.2 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo