Vous êtes ici : Accueil > Novaĵoj > Nova venonta kunkantado
Par : Yannick
Publié : 16a januaro 2017

Nova venonta kunkantado

. ĈIELIRA KUNKANTADO : ESPERANTO 79 INVITAS VIN ! .

JPEG - 82.9 kb
La fortikaĵoj de Parthenay

Esperanto 79 organizas kvartagan staĝon dum la Ĉielira semajnfino, t.e. de ĵaŭdo, la 25a ĝis dimanĉo la 28a de majo 2017, en Le Retail, Parthenay kaj Secondigny (79)

  • Ni kunkantos en esperanto kun La Kompanoj kaj kun loka koruso.
  • Ni malkovros tiun legendan regionon okaze de diversaj promenoj kaj vizitoj.
  • Samtempe okazos inicado al la lingvo Esperanto por komencantoj.

Malkovru la kompletan programon (en la franca) de la staĝo :

PDF - 63.9 kb
Elŝutu la programon

- 
Por rezervi, bonvolu elŝuti, plenigi kaj sendi la ĉikunan aliĝilon, nepre antaŭ la 24a de aprilo 2017, al :
Gilles DELORME-GUILLON, 10 rue Pasteur, 79200 PARTHENAY

aŭ rete al gilles-delorme@laposte.net aŭ al Esperanto79.asso@gmail.com

PDF - 93.3 kb
Elŝutu la aliĝilon

Telefone : 09 50 23 26 62 aŭ 06 87 27 57 73

Vidu la retejon de la asocio Esperanto 79