Vous êtes ici : Accueil > Novaĵoj > Venonta kunkantado
Par : Yannick
Publié : 21a majo 2016

Venonta kunkantado

De la 13a ĝis la 16a de julio 2016 okazos la eŭropaj renkontiĝoj en Châtillon/Indre, urbeto de 2700 loĝantoj situanta 45 km-ojn norde de Chateauroux sur la vojo al Tours.

JPEG - 36.8 kb
Châtillon-sur-Indre

Jam de 6 jaroj, por iniciati amikecon inter popoloj, la urbo gastigas ĉirkaŭ sia kastelo okaze de la 14-de-julia semajnfino pli ol 200 junuloj el 18 eŭropaj landoj. Tiuj renkontiĝoj estas organizitaj, sabate, ĉirkaŭ eŭropa bazaro kun spektakloj de dancoj, muzikoj, kantoj, ludoj... Lingvoj kompreneble estas grava temo dum tiuj renkontiĝoj.

Mi pensis, ke Esperanto povas havi sian lokon tie, kaj do sugestis, ke nia asocio "Espéranto Indre" havu budon. Mi ankaŭ imagis, ke Esperanto povos okupi eĉ pli grandan lokon sur la scenejo aŭ sur la strato, se ni povos kunigi kelkajn membrojn de la Kompanoj dum tiu semajnfino de la 14a de julio.

La organizantoj entuziasme akceptis nian partoprenon, ni do disponos pri salono por provkanti kaj pri budo en la t.n. « eŭropa vilaĝo ». Ĉeestos delegacioj el Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio, Latvio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Ruslando, Slovakio kaj Slovenio.

Estos pluraj okazoj por ni kunkanti :

JPEG - 99.1 kb
Châtillon-sur-Indre 2

La 13an vespere okazos torĉa marŝo, dum kiu ni povos kanti marŝante.

La 14an matene ni povos paradmarŝi inter la landaj delegacioj kaj unu delegito rajtos diri kelkajn vortojn dum la oficiala ceremonio.
La 14an vespere dum la vespermanĝo eblos denove kunkanti.

La 15an je la 10a, en Loches, okazos prelego pri Eŭropa Unio kaj ties fundamentaj rajtoj. Post la prelego ni vizitos la urbon.

La 16an ni kantos sur podio en la Eŭropa vilaĝo.

Nicole BLOT
Vicprezidantino| de associo Esperanto Indre
Tel. 06 12 91 92 42
La Limousinerie 36110 LEVROUX

Elŝutaĵoj

Por pli da informoj, bonvolu elŝuti la programon de la festivalo :

PDF - 88.9 kb
Programo de eŭropa festivalo (Eo)
PDF - 90.9 kb
Programme du Festival européen (Fr)

Se vi deziras partopreni en la kunkatado kun la Kompanoj, elŝutu la ĉi suban aliĝilon kaj resendu ĝin al Nicole.

PDF - 113.6 kb
Aliĝilo al eŭropa festivalo (pdf)
Word - 44.5 kb
Aliĝilo al eŭropa festivalo (doc)

Kaj jen listo de loĝeblecoj ĉirkaŭ Châtillon...

PDF - 79 kb
Loĝeblecoj dum la festivalo

Documents joints