Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > Estas ĝoj’ verda
Par : Yannick
Publié : 27a novembro 2014

Estas ĝoj’ verda

ESTAS ĜOJ' VERDA (Y'a d'la joie) _ Originala teksto kaj muziko de Charles Trenet _ Libera adapto Marcelo Redulez'
Estas ĝoj’ ! Saluton al vi, la hirundoj,
Estas ĝoj’ ! ĉiele super dom’ kaj voj’
Estas ĝoj’ ! kaj brila suno super grundo
Estas ĝoj’ ! ja ĉie la ĝoj’ !

PDF - 121.1 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Tage jam ŝancele batas korinklinoj
Por la am’ venante nova por ĉi foj’,
Por la am’ saluton al vi, junulinoj !
Estas ĝoj’ ja ĉie la ĝoj’ !

Nun el ĉiu land’ dank’al facila vent’
Alflugis al kongreso kun urĝa sent’
Geesperantistoj tridek mil okcent
Kun verda ĉemizo por plej bona prezent’.

PDF - 71.7 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

Miraklo sen nom’ : diras kun elokvent’
Kaj belidiom’ sen idista akĉent’
Ne urbestro nur, sed eĉ la Prezident’
"Bonvenon al vi ! Ĝuu ni kun kontent’ !"

Estas ĝoj’ UEA festas resurekte
Por ĉi foj’ senpaga estas la kongres’
Spitas boj’ : "Ne plu necesas monkolekto !
Homoj, hoj ! Ja vivu progres’ !"

Midi - 5.5 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Estas ĝoj’ ĉiuj artistoj kun respekto
Ludas hoj ! riĉige laŭ kontrakt’ sen ĉes’ !
Estas ĝoj’ SAT venkis malSat-insurekton
En konvoj’ anar’ nombras ses !

Subite pro sku’ mi vekiĝas en lit’ ;
Nur revis mi ĉar griza estas zenit’.
Nun nepras ekstart’ por sinlav’ kaj sinvest’
Kaj ĉeso de l’ kant’, se mankas vorto por rest’.

Sed tamen ĉi rev’ al mi venis kun bon’,
Ĉar flirtis en ĝi riminspir’ por kanzon’ !
Kanzon’ el printemp’, kanzoneto de l’ am’,
Kanzon’ de l’ juntemp’, kanzon’ de l’ ĉiam’.

Estas ĝoj’ ! Saluton al vi, la hirundoj,
Estas ĝoj’ ! ĉiele super dom’ kaj voj’
Estas ĝoj’ ! kaj brila suno super grundo
Estas ĝoj’ ! ja ĉie la ĝoj’ !

Tage jam ŝancele batas korinklinoj
Por la am’ venante nova por ĉi foj’,
Por la am’ saluton al vi, junulinoj !
Estas ĝoj’ ja ĉie la ĝoj’ !

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 72.2 kb
Estas ĝoj’ verda
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 119.5 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 2.4 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo