Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > Sur la placo
Par : Yannick
Publié : 20a septembro 2016

Sur la placo

Sur la placo arda pro sun’
Junulin’ ekdancas kaj nun
Ŝi turniĝas kiel, sen ĉes’,
Dancistinoj en antikvec’.
En la urbo pro varm’ kaj ŝvit’
Emas al dormo vir’ kaj virin’
Dum rigardas ili tra vitr’
La knabinon danci sen fin’.!

PDF - 94.9 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Tiel foje jen al ni
Lum’ aperas en l’ anim’
En preĝejo laŭ kutim’
Ĝin ni nomis la bondi’
Por amant’ ĝi estas la am’
Kordonac’ por l’ almozul’
Por la sun’ ĝi estas la flam’
Kaj kompat’ por la bonul’

Sur la placo vibra pro ard’
Eĉ ne hundo emas al star’
Ondomova laŭ emoci’
Tien kaj reen saltas ŝi
Nek gitaro nek tamburin’
Akompanas ŝin en danc’
Per manfrapoj taktas l’ ulin’
Por kadenci ĝis la trans’

PDF - 84.3 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

Tiel foje jen al ni
Lum’ aperas en l’ anim’
En preĝejo laŭ kutim’
Ĝin ni nomis la bondi’
Por amant’ ĝi estas la am’
Kordonac’ por l’ almozul’
Por la sun’ ĝi estas la flam’
Kaj kompat’ por la bonul’.

Sur la placo regas trankvil’
Jen knabin’ ekkantis en bril’
Tra l’ aer’ ŝvebas la kant’
Himno al am’ kaj por amant’.
Sed en la urbo nun varmas tro
Kaj por la kant’ ne estas aŭdant’,
Vitroj fermiĝas, jen la pord’
Kiel la dis’ de mortant’ al vivant’

Midi - 8.7 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Tiel foje jen al ni
Flam’ aperas en la kor’
Sed volas neniam ni
Ĝin plu havi en memor’
La orelojn ŝtopas ni
Kaj okulojn kaŝas ni,
Ĉar ni ne emas al vek’
De nia kor’ jam en sek’.

Sur la placo blekas plu hund’
Ĉar l’ ulin’ for estas nun
Kaj kiel hund’ blekas al mort’
Ploras la homoj pri sia sort’.

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon