Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > La bufoj
Par : Yannick
Publié : 20a septembro 2016

La bufoj

(1)
Nokto estas klara
Marĉo sen sulkara
Sur ĉiel’ stelara
Helas luna or’.
Fag’, betul’, frakseno
Sub nenia tremo
En arbar’ sereno
La giganta dorm’.
En loĝej’ la hundo,
En kaŝej’ la lupo,
Eĉ nenia bruto
Nur silent’ sur ter’.
Jen la bufamaso
Gapas per topazo
Kvazaŭ en ekstazo
Kantas en vesper’.

PDF - 104.5 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

(2)
Diras “jen ni blekas
Homodormon tedas
Homoj nin malamas
Pro malĝoja kant’.
Di’ nin kreis bestoj
Kun verukaj kreskoj,
Sed ne kaŭz’ de pestoj,
Nek malbona gent’.
Tera haŭt’ pustula
Kava jen, jen pufa,
Kun veneno pusa,
L’abomena krim’.
Knaboj nin minacas,
Palaj sin forkaŝas,
Al ni naŭze kraĉas,
Ŝtone pelas nin.

PDF - 53.9 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

(3)
Tere dum sezonoj,
Kavoj sub la rokoj,
Truoj sub la ŝtonoj,
Jen la nia nest’.
La serpento rule,
Kun ni dormas bule.
Kiam pluvas lule,
Jen por ni la fest’.
Ree promenado
Peze al rampado,
Venu ! kamarado,
Por regal’ al maĉ’
Al ĝarden’ senĝene
Al limak’ gluteme
Al l’ onisk’ festene
Vermon sen grimac’.

Midi - 5.7 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

(4)
Ŝatas ni lageton
Kotan tualeton
Ĉirkaŭ la barketon
Svarmas la ranar’.
Barko dancas dande.
Ĉeno grincas rande.
Akvo klakas plaŭde
Sub la moskitar’.
Tie font’ murmuras
Blanka ŝaŭm’ forkuras,
La salik’ susuras
Al amik’ abi’
La libel’ el silko
Kun la tulflugilo
Spitas per veziko
Ĉe l’ naz’ de l’ gobi’.

(5)
Kiam akvon lakas
Luno, marĉo glatas,
Sonorilo taktas
Tra la foliar’.
Tiam jen muziko
Kun melankolio,
La vesper-kantiko
Flutas el nufar’.
Fag’, betul’, frakseno,
Sub nenia tremo
En arbar-sereno
La giganta dorm’.
Nokto estas klara
Marĉo sen sulkara
Sur ĉiel’ stelara
Helas luna or’.

|

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon

I