Merkredon la 24an de Junio, en Fontaine en la rodanalpa regiono, okazis renkontiĝo por kanti.
Ses esperantistinoj plezure kunkantis gvidataj de Famo kaj lia akordiono. Pjero kaj lia gitaro akompanis. Sylvie gvidis la preparadon de la korpoj kaj voĉoj. Claude alportis kelkajn rimarkojn pri iuj esprimoj. Esperanto 38 donacis la trinkaĵojn kaj la kukojn.
Matene ni ĉefe laboris pri la surscenaj kanzonoj. Post la tagmanĝo preparita de Marie-Sylvie, Isabelle, Monique, Elisabeth et Martine, ni denove kantis kaj, ni entute kantis la 18 kanzonojn de la programo ! Varma etoso !
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017