Vous êtes ici : Accueil > Staĝoraportoj > Tago de kunkantado en Tours
Par : Yannick
Publié : 10a junio 2015

Tago de kunkantado en Tours

La muzikistoj pretigas siajn instrumentojn
Sabaton, la 30an de Majo, la grupo de Tours havis la plezuron akcepti kantemulojn el Le Mans kaj Angers. Sub la gvidado de Famo kun sia akordiono, akompanata de Bernardo Legeay veninta el sudo de Francio kun sia edzino kaj sia suzafono, ĉiuj ĝoje kantis post kelkaj ekzercoj por sin malstreĉi kaj pretigi sian voĉon.

Tagmanĝopaŭzo
Tagmeze la tabloj kovriĝis per specialaĵoj preparitaj de la kuiremuloj. Post la tagmanĝo, ĉiuj rekomencis la kantotrejnadon.

Ek al la kantotrejnado !
Espereble, okaze de la Zamenhofa festo organizota de la grupo de Tours komence de la venonta decembro, la kantemuloj havos la okazon kanti siajn plej ŝatatajn kantojn.