Vous êtes ici : Accueil > Staĝoraportoj > Belaj surprizoj en Gray (70)
Par : Yannick
Publié : 5a majo 2015

Belaj surprizoj en Gray (70)

Sabaton la 11an de aprilo en la mirinda esperanto-muzeo de Gray, La Kompanoj estis akceptitaj de Micheline, filino de Geo Junier (kreinto de la muzeo), kaj Rolando Cuenot.

La kunkantado okazis en bela ŝtona kelo sub la muzeo. Al la akordiono de FaMo, violono de Fransoazo, suzafono de Bernard, aldoniĝis gitaro de Annie kaj lastminute violono de Manon. Ĉi lasta profesie ludas en la simfonia Burgonja orkestro de Diĵono ! Kia regalo !

Krome trideko da kunkantantoj grupiĝis tie, kaj kelkaj ne hezitis veturi pli ol du horojn el Monbeliard, Besançon (25) aŭ el Vogezoj (88) por pasigi la tagon inter ni !
La repertuaro varmigis la etoson kaj ĉiuj kunĝuis tre agrablan tempon.