Vous êtes ici : Accueil > Staĝoraportoj > Staĝo de la Kompanoj en Limoĝo
Par : Yannick
Publié : 1a majo 2015

Staĝo de la Kompanoj en Limoĝo

Dum la semajnfino de la 18a kaj 19a de aprilo, ni retroviĝis, dudeko da fervoraj kantemuloj, por kune praktiki nian ŝatatan okupon. Nin gastigis la naturcentro La Loutre (La Lutro), kelkajn kilometrojn for de Limoĝo. Isabelle Jacob estis por ni ĉiuj nekomparebla gastigantino, kiu ĉion organizis por nia komforto kaj preparis luksajn-bongustegajn manĝojn.

FaMo kaj Marcelo kondukis tiun entuziasman grupon.

Por nin akompani estis, aldone al la akordiono de FaMo, la gitaro de Pjer, la violono de Fransoazo, la suzafono de Bernardo.

Sabaton matene, ni provkantis plurajn kanzonojn de la surstrata programo. Post la tagmanĝo, Isabelle proponis al ni etan botanikan piediron en la tutapuda arbaro.
Ni plue provkantis dum la posttagmezo, ekstere sur la korto kaj interne en la salono, tiel ke du trionoj el la tuta kanzonaro estis provkantitaj antaŭ la vespermanĝo.
La vespero estis dediĉita al la kantiga lumbildaro, belega laboro de Marcelo, kiu ebligis nin ankoraŭ pli bone enkapigi la kanzonojn.

Dimanĉon matene, ni laboris pri la restantaj kanzonoj, kaj post la tagmanĝo ni seninterompe kantis ĉiujn kanzonojn, kun diversa sukceso, sed ja gravas entuziasmo !
Ni kun plezuro konstatis, ke ni progresas de unu staĝo al la alia.

Ni disiĝis dimanĉon ĉirkaŭ la 17a, certaj, ke la Lillan publikon allogos nia nerezistebla energio !