Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > Lili
Par : Yannick
Publié : 20a decembro 2014

Lili

LILI (Lilly) _ Teksto kaj muziko de Pierre Perret _ Traduko de André Cherpillod

(1)
Ne mankis la belec’ al ŝi, Lili
Alvenis ĵus el Somali’ Lili
Kun enmigrantoj en la ŝip’
Parizon ili venis por
Rapide esti sen labor’.

PDF - 74.5 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Ŝi kredis ja al egalec’, Lili
En land’ de Hugo kaj Volter’, Lili
Sed en muziko nigroj du
Egalas unu blankon nur,
La diferenc’ videblas tuj.

Sopiris ŝi je liberec’, Lili
Kaj revis ŝi pri la fratec’, Lili
Kun digna tono hotelist’
Al Lili diris sen hezit’ :
"Nur por blankuloj tie ĉi !"

PDF - 47.5 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

(2)
Latkestojn devis porti ŝi, Lili
Laborojn aĉajn faris ŝi, Lili
Brasikojn vendis sur bazar’,
Dum kolorfratoj sur la strat’
Ŝin helpis per pikmartelad’.

Ŝin oni nomas "Neĝulin’", Lili
Ŝi trovas tre amuza ĝin, Lili
Eĉ se grincadas la dentar’,
Ne cedas ŝi al la koler’,
Ridigas ilin la mizer’.

Midi - 7.8 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Frizulon blondan amis ŝi, Lili
Kaj estis preta je edziĝ’, Lili
Sed diris la bofamili’ :
"Rasistoj ja ne estas ni,
Sed tio eblas ne ĉe ni."

(3)
Ŝi provis vivi en Uson’, Lili
Tiu demokratia land’, Lili
Sed ŝi konstatis kun sufer’
Ke la kolor’ de malesper’
Samtiel nigras tie for.

Sed dum mitingo en Memfis’, Lili
Renkontis Anĝelan Davis, Lili
Anĝela diris : "Ho fratin’
Kuniĝu ni, kaj for la tim’
De l’ lupoj kiuj gvatas nin"

Kaj por la timon puŝi for, Lili
Ŝi levas pugnon pro koler’, Lili
Meze de la sovaĝa ar’,
Kiu bruligas buson ĉar
En ĝi nur rajtas blankular’.

(4)
En cia batalado cin, Lili
Renkontos iam bona vir’, Lili
Kaj se naskiĝos la infan’,
Koloron havos ĝi de am’,
La ĉiam nevenkebla am’.

Ne mankis la belec’ al ŝi, Lili
Alvenis ĵus el Somali’, Lili
Kun enmigrantoj en la ŝip’
Parizon ili venis por
Rapide esti sen labor’.

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 48.2 kb
Lili
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 116 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 2.9 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo