Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > La tempo ĉeriza
Par : Yannick
Publié : 20a decembro 2014

La tempo ĉeriza

LA TEMPO ĈERIZA (Le temps des cerises) _ Teksto de J-B. Clément, muziko de A. Renard _ Traduko de Georges Lagrange kaj Marcelo Redulez'

(1)
Se kantos ni pri la tempo ĉeriza
Kun la najtingal’ la mokanta merl’
Festados sen fi(i)no.
Ebrios pro ĝoj’ ĉiuj belulinoj,
En amanta kor’ ekbrilos sunperl’.
Se kantos ni pri la tempo ĉeriza,
Fajfados en glor’ la mokanta merl’.

PDF - 117.5 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

(2)
Sed ne longas tre la tempo ĉeriza
Dum en vivorev’ plukadas junpar’
Orelo-juve(e)lojn.
Ĉerizoj de am’ kun rubenaj beloj,
Falantaj de l’arb’ en sanga gutar’.
Sed longas ne tre la tempo ĉeriza
Dum en vivorev’ plukadas junpar’.

PDF - 632.3 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

(3)
Kaj dum estos vi en tempo ĉeriza,
Se ektimos vi pro amo-ĉagren’
Evitu knabi(i)nojn.
Eĉ se timas ne mi krueldestinojn,
Vivados mi ne sen iam korprem’.
Kaj dum estos vi en tempo ĉeriza,
Ekploros vi mem pro amo-ĉagren’
.

Midi - 4.9 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

(4)
Sed plu amos mi la tempon ĉerizan,
Ĉar de tiu temp’ mi gardas en kor’
Vundegon ape(e)rtan.
Kaj Damo Fortun’ al mi helpo-preta,
Ne zorgados jam pri mia dolor’.
Sed plu amos mi la tempon ĉerizan :
Memoron pri ĝi mi gardas en kor’.

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 51.8 kb
La tempo ĉeriza
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 114.8 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 3.4 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo