Lala lala…
Oranĝarbon ĉi ekplantu mi
Kie laŭ kanzon’ ne videblus ĝi,
Kaj kie arb’ donis tra jar’ nur
Grenadojn kun eksplod-terur’.
Ĝis Derry, mia amatin’
Sur mia ŝip’ navigis mi.
Mi diris al batalantar’ :
"Mi venas por ĉi oranĝarb’ !"
Kuntrinku ni, ek al kunĝu’ !
Milito ne povos daŭri plu
Dank’al bier’ kun ĝojamik’
Kaj kantoj laŭ popolmuzik’.
Lala lala…
For ĉiu di’ el panoram’ !
Sub neniu kruc’ plaĉe kreskas am’.
Nur simpla hom’, neniu pastr’,
Oranĝon flegas kiel majstr’.
Oranĝarbon ĉi ja plantis mi,
Kie laŭ kanzon’ ne videblus ĝi.
Ĝi floris kaj donis al prosper’
Sukerajn fruktojn de la liber’.
Lala lala…
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017