Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > La Kongresurboj
Par : Yannick
Publié : 19a decembro 2014

La Kongresurboj

LA KONGRESURBOJ (Les petits patelins) _ Teksto de F. Mallet-Joris kaj M. Grisolia, muziko de Marie-Paule Belle _ Tre libere adaptita far Jo-Petro Danvi kaj Ĵak Lepuil

(1)
Ade de Bulonjo-ĉe-la-mar’
Kongreson vidis ĉiu jar’
De la valoj aŭ de la montar’
Alvenas l’ esperantistar’
Eĉ se ‘stas problemo pri la mon’
Vojaĝas ni al Vaŝington’
Estis elefanta la kotiz’
En la kongreso de Pariz’

PDF - 123.6 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Refreno
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres’
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres’
Se kelkaj celas al la dorm’
Ripozi en la kampardom’
Aŭ iri al la famili’
Tuj kiam estas ja feri’
Preferas mi laŭ interes’
La partoprenon en kongres’.

PDF - 723.6 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

(2)
Malaperis tuta komitat’
En la kongreso de Darmstadt
Loĝis ni en kooperativ’
En la kongres’ de Tel-Aviv’
Nin salutis la putinkorus’
En la kongreso de Arhus,
Loka grupo de la papinfan’
En la kongres’ de l’ Vatikan’.

Refreno

Midi - 5.1 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

(3)
Ni parolis pri matematik’
Dum la kongres’ de Rejkjavik’
Kaj prelegis multe pri kirurg’
En la kongreso de Hamburg’
Regis nur la tohuvabohu’
En la kongres’ de Katmandu’
Pro sukceso estis nur gratul’
Dum la kongreso de Seul’

Konklude, dufoje :
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres’
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres’

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 47.7 kb
La Kongresurboj
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 115.2 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 2 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo