Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > La esper’ senlima
Par : Yannick
Publié : 1a decembro 2014

La esper’ senlima

LA ESPER' SENLIMA (L'espérance folle) _ Teksto kaj muziko de Guy Béart _ Traduko de Jo-Petro Danvi

(1)
Jen la esper’ senlima
Por sent’ maltima
Je la nestofal’
Kaj por la bonpreparo
En la gitaro
De nova tonal’
Ekflagras la espero
En la vespero :
Tuj en la imag’
Pli belos la mateno
Je la alveno
De nova la tag’,

PDF - 118.6 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Al !
Al tuttaga la karnaval’
Ardas mi, scias vi, moral’
Sen skandal’ pelas nin al bal’ ;
Al !
Se la plor’ estis por vi sal’,
Nuna rid’ estos la signal’,
Ke jam rebelas vetero
Sur tero.

PDF - 57.7 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

(2)
Jen la esper’ senlima
Por uz’ pavima
De l’ tomba memor’ ;
Estas en ĉiu ŝtono
La luma sprono
De bato de kor’
Mensoga estas morto ;
La sama forto
Nin pelas al plu’,
Kaj ĉi pasantaj birdoj
Elvokas bildon
Pri spuro de ĝu’.
.

Midi - 10.2 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Al !
Al tuttaga la karnaval’
Ardas mi, scias vi, moral’
Sen skandal’ pelas nin al bal’ ;
Al !
Se la plor’ estis por vi sal’,
Nuna rid’ estos la signal’,
Ke jam rebelas vetero
Sur tero.

(3)
Jen la esper’ senlima
Por flug’ anima
Ek ! super kampar’,
Kaj urbo kaj rivero,
Malaltas tero ;
Ni flugu en par’ !
Certadas la sukceso
Ĝis la eksceso,
Grimpadas mi ĉe l’
Plej supro de la montoj
Por novrenkontoj
En fremda ĉiel’.

Al !
Al tuttaga la karnaval’
Ardas mi, scias vi, moral’
Sen skandal’ pelas nin al bal’ ;
Al !
Se la plor’ estis por vi sal’,
Nuna rid’ estos la signal’,
Ke jam rebelas vetero
Sur tero.

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 58.3 kb
La esper’ senlima
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 114.7 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 3.4 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo