Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > La dizertonto
Par : Yannick
Publié : 1a decembro 2014

La dizertonto

LA DIZERTONTO (Le déserteur) _ Teksto kaj muziko de Boris Vian _ Traduko de Georges Lagrange

Sinjoro Prezident’
Mi skribas ĉi leteron
Kaj havas mi esperon
Vi legu kun atent’.

PDF - 71.7 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Alvenis ĵus paper’
Kun la ordon-invito
Foriri al milito
Jam morgaŭ en vesper’.

Mi diras sen rezon’,
Ke tion mi ne faros.
Mi sur la ter’ ne staros
Por murdo de la hom’.

PDF - 51.3 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

Ne ofendiĝu vi,
Se mi per ĝi vin spitas.
Mi ĉion mem decidas
Kaj tuj dizertos mi.

Dum mia juna aĝ’
Formortis mia patro,
Foriris mia frato,
Kaj brulis la vilaĝ’.

Midi - 5.5 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Patrino pro sufer’
Jam kuŝas en la tombo.
Ne zorgas ŝi pri bombo,
Ne zorgas eĉ pri verm’.

Dum mia kaptitec’
Jam oni la edzinon
Forŝtelis kaj animon
Kaj la pasinton eĉ.

Jam morgaŭ sen prokrast’
Fermiĝos mia pordo
Al jaroj de la morto,
Kaj fuĝos mi kun hast’.

En almozpeta viv’
Mi iros tra la mondo
Mi estos vagabondo
Kaj diros re al vi :

Rifuzu al buĉad’
Rifuzu murd’ inciton
Ne faru vi militon.
Rifuzu al murdad’ !

Se fluu nun la sang’
La propran do vi donos !
Jen kion mi proponos,
Sinjor’ de alta rang’.

Kaj se vi serĉos min,
Eksciu trup’ ĝendarma,
Ke estos mi senarma :
Ĝi pafu do sen tim’.
Ĝi pafu do sen tim’.

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 51.7 kb
La dizertonto
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 115.3 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 3.4 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo