Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > Jen via mondo
Par : Yannick
Publié : 28a novembro 2014

Jen via mondo

JEN VIA MONDO (This Land is Your Land) _ Teksto kaj muziko de Woody Guthrie _ Traduko de Wouter Pilger

Refreno
Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polu(u)soj :
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni !

PDF - 114 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Strofo 1
Kiam mi iris sur voj’ sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo ŝajnis grena va(a)lo :
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni !

Refreno k. Muzika transiro 1

PDF - 900.8 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

Strofo 2
Vagante, spurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif’ dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo di(i)ris,
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni !

Refreno k. Muzika transiro 2

Midi - 4.1 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Strofo 3
Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de ocea(a)no,
La suno dronis kaj voĉo so(o)nis :
Jen vasta mond’ por ĉiuj ni !

Fina refreno
Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polu(u)soj :
Jen vasta mond’ por vi,
Jen vasta mond’ por ni,
Jen vasta mondo por ĉiuj ni !

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 75.3 kb
Jen via mondo
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 114.2 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 2.3 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo