Vous êtes ici : Accueil > #Kantoj > Kiam restas am’ nur
Par : Yannick
Publié : 28a novembro 2014

Kiam restas am’ nur

KIAM RESTAS AM' NUR (Quand on n'a que l'amour) _ Teksto kaj muziko de Jacques Brel _ Traduko de Georges Lagrange, Marcelo Redulez' kaj FaMo

Kiam restas am’ nur
Kiel dona mesaĝ’
Por la granda vojaĝ’
De la am-aventur’,

PDF - 118.9 kb
Elŝuti la tekston pdf-formate

Kiam restas am’ nur
Kara por mi kaj vi
Por ke dum tuta viv’
Regu ĝoj’ kaj plezur’,

Kiam restas am’ nur
Por unika promes’
Sen alia riĉec’
Krom la fid’ pri futur’,

PDF - 60.2 kb
Elŝuti la partituron pdf-formate

Kiam restas am’ nur
Por meblad’ per fortun’
Kaj kovrado per sun’
De l’ tristec’ en suburb’,

Kiam restas am’ nur
La unika rezon’
La unika kanzon’
Kaj unika sekur’…

Midi - 4.6 kb
Elŝuti la muzikon midi-formate

Kiam restas am’ nur
Por ke en frumaten’
La povrul’ sen mantel’
Vestu sin per velur’,

Kiam restas am’ nur
Kiel sola ofer’
Al la terosufer’
De simpla trubadur’,

Kiam restas am’ nur
Proponebla al ĉi
Tiuj, kies konsci’
Serĉas lumon trans mur’,

Kiam restas am’ nur
Kiel voj-signalont’
Por destino-alfront’
Je ĉiu strat-angul’,

Kiam restas am’ nur
Por parol’ al kanon’
Kaj nur unu kanzon’
Por konvink’ de tambur’,

Tiam sen io krom
La forteco de Am’
Kuŝos en nia man’
Amik’ la tuta mond’ !

PNG - 2 kb
Aŭskulti la originalan kanzonon
PDF - 60.7 kb
Kiam restas am’ nur
Partituro 1 tonalon pli alte
PDF - 115.1 kb
Teksto kun ritmindikoj
MP3 - 2.8 Mb
Aŭskulti MP3-registraĵon el kanzonostaĝo