"Kisu min ankoraŭfoje, kara patrinet’,
Kaj mi dormos saĝe kiel anĝelet’ !"
La infano dum vespera horo,
Kiam steloj brilas sur ĉiel’,
Enlitiĝas kaj kun pia koro
Kuŝas apud sia pulĉinel’.
Baldaŭ dormos ĝi trankvile,
Sed antaŭe tre ĝentile
Diras l’ infanet’
Al sia kara patrinet’ :
"Kisu min ankoraŭfoje, kara patrinet’,
Kaj mi dormos saĝe kiel anĝelet’ !"
Sed rapide jaroj ja forkuras,
Kaj junulo estas edzo jam,
Kiu varme al edzin’ susuras
Dolĉajn vortojn pri eterna am’.
Kaj vespere amkarese
Al edzino plej promese
Ofte kantas li
Laŭ la konata melodi’ :
"Kisu min ankoraŭfoje, kara edzinet’,
Kaj mi vin dorlotos kiel diablet’ !"
Apud forno jen post multaj jaroj
Lace sidas avo kaj avin’.
Tiam malgraŭ siaj blankaj haroj
Ili ambaŭ regajigas sin.
Kiam ŝerce bonhumore
Dum vespero rememore
Treme kantas li
Laŭ la antikva melodi’ :
"Kisu min ankoraŭfoje, kara avinet’,
Kaj mi ree estos anĝel-diablet’ !"
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017