(1)
Kiam regos am’ sur ter’,
Alvenos tagoj sen malsato ;
Ne plu premegos la mizer’,
Sed ni jam estos mortaj, frato !
Kiam regos am’ sur ter’,
Trobadoriĝos la soldato ;
For la milit’ for la karcer’.
Sed ni jam estos mortaj, frato !
En la longega vivoĉen’
En kiun pelas nin la sort’,
Al ĉiuj viv’ ! al ĉiuj mort’ !
Nin trafis nur sufero kaj ĉagren’.
Kiam regos am’ sur ter’,
Alvenos tagoj sen malsato ;
Ne plu premegos la mizer’,
Sed ni jam estos mortaj, frato !
(2)
Sed kiam regos am’ sur ter’ ;
Ĉu restos iom da kompato
En tiuj tagoj sen mizer’
Por ni, de longe mortaj, frato ?
Ni, kiuj en temp’ de sufer’
Kaj de milit’ kaj de malŝato
Serĉadis pacon sur la ter’,
Sed kiun ili ĝuos, frato.
En la grandega vivolud’
Finiĝos bele la parti’,
Sed la perdantoj estu ni.
Jen tie ĉi plej saĝa la konklud’.
Kiam regos am’ sur ter’,
Alvenos tagoj sen malsato
Ne plu premegos la mizer’,
Sed ni jam estos mortaj, frato !
2014-2024 © LA KOMPANOJ - Tous droits réservés
Ce site est géré sous SPIP 3.0.17 [21515] et utilise le squelette EVA-Web 4.2
Dernière mise à jour : lundo 16a januaro 2017