Vous êtes ici : Accueil

. ĈIELIRA KUNKANTADO : ESPERANTO 79 INVITAS VIN ! .

JPEG - 82.9 kb
La fortikaĵoj de Parthenay

Esperanto 79 organizas kvartagan staĝon dum la Ĉielira semajnfino, t.e. de ĵaŭdo, la 25a ĝis dimanĉo la 28a de majo 2017, en Le Retail, Parthenay kaj Secondigny (79)

  • Ni kunkantos en esperanto kun La Kompanoj kaj kun loka koruso.
  • Ni malkovros tiun legendan regionon okaze de diversaj promenoj kaj vizitoj.
  • Samtempe okazos inicado al la lingvo Esperanto por komencantoj.

Malkovru la kompletan programon (en la franca) de la staĝo :

PDF - 63.9 kb
Elŝutu la programon

- 
Por rezervi, bonvolu elŝuti, plenigi kaj sendi la ĉikunan aliĝilon, nepre antaŭ la 24a de aprilo 2017, al :
Gilles DELORME-GUILLON, 10 rue Pasteur, 79200 PARTHENAY

aŭ rete al gilles-delorme@laposte.net aŭ al Esperanto79.asso@gmail.com

PDF - 93.3 kb
Elŝutu la aliĝilon

Telefone : 09 50 23 26 62 aŭ 06 87 27 57 73

Vidu la retejon de la asocio Esperanto 79

Lastaj artikoloj

  • Kunkantado en Kvinpetalo - 1a julio 2015

    La staĝo de La Kompanoj, prepare al la artaj programeroj de la Lilla UK, kunigis pli-malpli 18 partoprenantojn. Sabaton matene, la staĝantoj okupis la t.n. « teatron » de la centro, kaj, post (...)
  • Tago de kunkantado en Tours - 10a junio 2015

    Sabaton, la 30an de Majo, la grupo de Tours havis la plezuron akcepti kantemulojn el Le Mans kaj Angers. Sub la gvidado de Famo kun sia akordiono, akompanata de Bernardo Legeay veninta el sudo de (...)
  • Elŝutejo - 3a junio 2015

    En ĉiu el la 18 kanzonpaĝoj vi povas elŝuti individue, t.e. "horizontale", po 6 diversajn dokumentojn. En ĉi paĝo eblas elpreni per unu nura elŝuto, "vertikale", la 18 dokumentojn de ĉiu kategorio (...)
  • Jam okazintaj kunkantadoj - 3a junio 2015

    Organizintoj / partoprenintoj de tiuj staĝoj, bonvolu sendi viajn raportojn kaj fotojn ! Dankon. La ĉi subaj kunkantadoj jam sukcese okazis : . Sabaton la 17an de januaro, de la 10a ĝis la (...)
  • Belaj surprizoj en Gray (70) - 5a majo 2015

    Sabaton la 11an de aprilo en la mirinda esperanto-muzeo de Gray, La Kompanoj estis akceptitaj de Micheline, filino de Geo Junier (kreinto de la muzeo), kaj Rolando Cuenot. La kunkantado okazis (...)
  • Staĝo de la Kompanoj en Limoĝo - 1a majo 2015

    Dum la semajnfino de la 18a kaj 19a de aprilo, ni retroviĝis, dudeko da fervoraj kantemuloj, por kune praktiki nian ŝatatan okupon. Nin gastigis la naturcentro La Loutre (La Lutro), kelkajn (...)
  • La Kompanoj ĉe la NaturAmikoj en Ĉalono-en-Ĉampanio - 1a majo 2015

    La 28an kaj 29an de marto, FaMo kaj Marcelo animis kanzonostaĝon en Ĉalono-en-Ĉampanio, responde al invito de la tieaj NaturAmikoj. Maryvonne Rincent kaj ŝiaj samgrupaninoj sukcesis grupigi dek-sep (...)
  • La magia trajneto - 14a januaro 2015